ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Interna modernigo por ILEI

La suprizaj eventoj de la lastaj tagoj pelas nin koherigi niajn imagojn kaj planojn pri la interna renovigo, kiun ILEI bezonas, por ke ghi forlasu la nunan estraran mandaton en 2012, multe pli kapabla plenumi siajn celojn kaj ludi konvenan rolon en la eduka mondo.

Tio signifas grandlinie, malfermi sian internan kaj organizan laboron al multe pli vasta rondo ol la manpleno de realigantoj. Tio signifas ekuzi pli insense la transformajn kaj demokratigajn eblojn de reta komunikado. Tio signifas aktualigi sian regularan bazon, por ke tio konvenu por la retepoko, kaj liveri gvidon pri multaj temoj nun preteratentataj. Tio signifas transformi sian financadon por permesi al ni aldoni laborfortojn eksterestrarajn kaj engaghi sin serioze kun partneroj. Jen, en unu konciza alineo la vizio. Sekvu detaligo.

Malfermiteco

La transformo komencighis. La liga retejo ricevas novan eron chiun kelkan tagon – ne dum unu momenta eksplodo de aktiveco – sed kontinue, seninterrompe tra la 18 monatoj ekde la komenco de la mandato. Aldone al la regulaj novajhoj, kaj multo plia, nun legeblas en la reto che www.ilei.info:

  • Plena serio de financaj dokumentoj (spezoj, bughetoj, kasoj) por 2008 kaj 2009.
  • Protokoloj de komitataj kaj estraraj kunsidoj el la periodo.
  • Listoj de estraraj decidoj tra 2010 (pli ol 20).
  • Tasklistoj por shlosilaj agantoj, ghisdatigitaj kun plenum-kontrolo chiun duan monaton.
  • Prezento de partneraj organizoj – en 2009 estis du, nun estas pli ol dek
  • Serio de diversspecaj uzeblaj varbiloj pri la Ligo
  • Ampleksaj 50-paghaj raportoj pri la Sekcioj de ILEI – en 2008 kaj 2009
  • La plena estrara raporto pri 2009 – tiujn raportojn pli frue ricevis nur komitatanoj.
  • Modelaj enketiloj per kiuj la Landaj Sekcioj kaj la Reprezentantoj chiujare raportu.
  • Gvidiloj/petiloj per kiuj novaj sekcioj kaj reprezentantoj petu alighon al la ligo.

Chiu ajn labordokumento kiu ne havas tre validan kialon resti en difintita rondo aperu publike, unuflanke por intensigi la informfluon kaj la informitecon de niaj membroj kaj aliaj, aliflanke por protekti la enhavon kontrau perdigho kaze de komputilpaneoj, demisioj kaj mandatfinoj de kernaj agantoj.

Plia esenca progresigo, estas la enkonduko de reta vochdonado de la komitato, kiel jam okazas en la estraro. La senkvoruma komitato en Havano aprobis la regularon kiu enkondukos tion, survojas nun al la plena komitato papera vochdonilo kun deko da decidendaj punktoj, chefaj inter ili estas la trakto de tiu regularo. La celo de tio estas intensigi la vochdonadon, kiu dudirekte utilas. Unue, ni povas sondi multe pli regule che la komitato pri demandoj kiujn ni antaue decidus interne – por eviti la signifajn kostojn kaj atendotempojn de fizika vochdonado. Due, ghi permesas vere demokratan partoprenon. Ne plu decidighas chio per manpleno da komitatanoj venintaj el landoj kun tia vivnivelo kiu permesas vojaghadon al konferencoj (en Havano ni havis 12 komitatanojn au anstatauantojn, en Krakovo malpli ol 20). Nun chiuj 55 komitatanoj havos eblon audigi sian vochon. Kapablo atingi iel retkonekton estas ekstreme pli vasta ol la kapablo pagi flugbiletojn.

Membroadministrado

La laulanda membrostatistiko estu regule afishata rete, tiel ke ghi farighu publike kaj preskau realtempe alirebla. Same pri konferencaj alighoj. La plena membrolisto estu konservata che la kasisto, sekretario kaj prezidanto. Por plenumi sian taskon, tiuj oficantoj bezonas aktualajn, fideblajn informojn pri la nuna kaj pasinta membraro. Tio krome liveras la bezonatan sekurecon kontrau subita komputila paneo – chiu esenca tia datumaro konservighu en almenau tri komputiloj au serviloj – tion la estraro jam akceptis. Ceteraj estraranoj kaj la sekciestroj rajtos vidi la membraron sen la konfidencaj informoj, kiel adresoj. Tia regule ghisdatigata membraro permesos al sekciestroj kontroli la ghustan registradon de la datumoj de sia sekcio kaj povas trankvili, ke la ligo efektive plenumas la servojn por iliaj membroj. Similon ni faras jam de jaroj pri abonoj de Juna amiko, por ebligi perantan rekontrolon. Estrarano kiu por plenumi sian oficon bezonas aliron al adresinformoj povas peti tion de unu la tri nomitaj gardantoj de la datumaro.

Liga reguligo

La nuna strukturo lasas tro da demandoj neresponditaj kaj ne donas sufichan praktikan gvidon. La estraro proponas pretigi ghis Kopenhago fundan revizion de la nuna Regularo, kiun ghi plie afishos en la retejo en pura kaj markita versioj, tiel ke ne nur la komitatanoj, sed chiuj sekcianoj povos vidi kaj diskuti la novan tekston.

Tamen, se ni klopodus stufi en la kompatindan regularon chiun etan detalon, ghi farighos monstre longa kaj ne superrigardebla dokumento. La solvo estas rigardi la tutan terenon, kaj elformi freshan pli suplan strukturon. Jen la nunaj ideoj por tri-nivela strukturo, kiuj cirkulas en la estraro:

Statuto: Ghi difinas nur la plej vastajn demandojn. Ghin rajtas shanghi nur la komitato, sed per simpla plimulto. Ni proponas ne tushi tion, krom se vere necese.

Regularo: Ghi detaligas la Statutan enhavon. Ghin rajtas shanghi la komitato per simpla plimulto. Ni proponas shanghi tion pere de komitata vochdono en Kopenhago.

Gvidiloj: Aldone al la seso da pliaj regularoj akceptitaj de la ligo, aperu gvidiloj, kiuj formos la trian tavolon. Tie aperu ne nur devigoj kaj decidoj, sed ankau praktikaj konsiloj kaj gvido, kiel ni plenumu diversajn aspektojn de la agado. Iuj detaligos la taskaron de la specifoficaj estraranoj kaj komisiitoj, aliaj donos gvidon al sekciestroj, event-organizantoj, kontribuantoj al ligaj eldonajhoj, chio ajn utila. Pluraj gvidiloj estas malnete verkitaj kaj komencos baldau aperi. La propono estas ke gvidiloj estu kreeblaj kaj modifeblaj de la estraro, sed post akcepto, devas tuj esti publike afishitaj, tiel ke komitatanoj povu proponi modifojn au forigon kaj starigi demandojn prie. La regularo agnosku la ekziston de tiuj gvidiloj en la liga strukturo, kaj difinu kiel ili funkciu.

Resumo de kelkaj punktoj bezonantaj bonigon en nia regularo:

· Mankas en la asignado de taskoj mencio pri la membro-administrado, unu el la plej kernaj aspektoj de la liga funkciado.

· Mankas protekto-mehanismo por eksigotaj sekcioj au reprezentantoj; pri tio la koncernatoj kaj la tuta estraro havu tri-monatan averton antau la efektivigo.

· Mankas postuloj al demisiintaj au nereelektitaj estraranoj orde transdoni la datumojn kaj dokumentojn rilate al siaj oficoj al la posteuloj – tial apenau legeblas publike pri ajna agado antau 2008.

· Mankas postulo, ke sekcio devas konservi kvin internaciajn membrojn por pluvivi. La sola postulo estas ke ekzistu kvin por la fondo. La komitato en Havano proponis ripari tiun mankon, se konfirmite, tio okazos.

· Kelkloke la postuloj devenas el la fruaj naudekaj jaroj, antau la reta epoko. Ke tagordaj proponoj por komitatkunsidoj devu alveni tri monatojn antaue estas nun klara anakronismo. La postulo, ke sekciestroj kaj reprezentantoj reagu al komunikoj de la Ligo ‘ene de 40 tagoj’ impresas biblece. La difinoj de vortoj kiaj ‘skribe’ kaj ‘sendi’ devas esti larghigataj por permesi retan skribajhojn kaj sendojn. Kaj tiel plu.

· Kaj tiel plu tra pluraj punktoj, por forigi internajn kontraudirojn.

Financado

Aktualigita bugheto por 2011 estas legebla en nia retejo. La komitato nun vochdonas pri ghi. Ghi prezentas la plej fundamentan restrukturigon de la ligaj financoj de la lastaj dek jaroj, kaj eble en ghia tuta 51-jara historio. Por citi la senmortajn votojn de Victor Sadler, siatempa direktoro de la Centra Oficejo de UEA, al tiamaj estraranoj: “Planado sen financa planado ne havas sencon.” Kernaj elementoj de tiu bugheto:

· Disponigo de serioza sumo por kompensata volontula laboro, kune kun provizo de adekvata laborloko. La epoko en kiu 90% de la internacia laboro de la ligo kushas sur la shultroj de manpleno de estraranoj devas definitive veni al fino.

· Aldono de sumo por kovri reprezentajn kostojn

· Firmigo de la rilatoj inter ILEI kaj shlosilaj partneroj per financa komponento. Temas pri la Esperanta urbo Herzberg (volontula laborloko), starigo de instruisto-trejna kurso che edukado_net (kune kun ghenerala apogo), daura subteno (kun UEA) por la trejnkursoj en universitato UAM en Poznano.

· Redistribuo de la estraraj kostoj de kunsidado, sen altigi la tutan sumon. La ghisnuna praktiko aktive kontraulaboris la partoprenon de estraranoj en konferencoj, kiu seniluziigas la membraron kaj trosharghas tiujn, kiuj ja cheestas. La rearanghado farighas ebla danke al la falo de enkontinentaj flugkostoj por la ekster-konferenca kunsido.

· Daurigo de la financado de projektoj en Afriko, Azio kaj Latinameriko, kun speciala atento al la bezonoj de la unika Simpozio preparata por Kopenhago.

Resume

Tiuj kvar fadenoj kunplektighas por krei koheran vizion por la transformo de nia interna funkciado. La aspiro estas, ke fine de la nuna mandato, ILEI pluiros al la sekva periodo pli malferma, pli retuzanta, pli tutmonda, pli partnertrova, kun multobla intensigo de la informfluoj inter la estraro, komitato, sekcioj, komisionoj, membroj kaj la publiko.

Inter niaj celoj estu, ke ILEI estu tiam ghenerale perceptata kiel ghi fakte jam nun farighas – la dua plej aktiva, sintransformanta kaj grava asoci-speca ludanto sur la movada tereno.

Kun la kredo kaj apogo de la membroj kaj sekcioj, jen ambicia sed realisma vizio – ni bezonas kolektive nur la deziron kaj pretecon labori por ghi.

Stefan MacGill,

Prezidanto de ILEI